Juda Virtuala Biblioteko

La Juda Virtuala Biblioteko estas reta enciklopedio publikigita de la neprofitocela organizo Uson-Israela Kooperativa Entrepreno de la usona eksterlanda politiko kaj analizisto Mitchell Bard[1]. Ĝi estas retejo, kiu traktas temojn pri rilatoj inter Israelo kaj Usono, juda historio, Israelo, la holokaŭsto, antisemitismo kaj judismo.

La retejo enhavas la libron Mitoj kaj Faktoj. La libro estis origine verkita de Leonard Davis kaj eldonita en 1964. Postaj eldonoj de la libro estis verkitaj de Bard, kiu priskribas ĝin kiel "la biblion de la por-israela aktivulo"[2].

La JVB ankaŭ inkluzivas la retejon stopbds.com, kiu celas kontraŭbatali la movadon Bojkoto, Malinvesto kaj Sankciumoj.

  1. (3a de februaro 2016) American Jewish Year Book 2015: The Annual Record of the North American Jewish Communities. Springer, p. 831. ISBN 978-3-319-24505-8.
  2. Juda Virtuala Bibliteko. Alirita 17a de januaro 2018.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search